-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Génesis 8:7|
Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero.
-
8
|Génesis 8:8|
Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero.
-
9
|Génesis 8:9|
Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon.
-
10
|Génesis 8:10|
Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo.
-
11
|Génesis 8:11|
Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero.
-
12
|Génesis 8:12|
Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.
-
13
|Génesis 8:13|
Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero.
-
14
|Génesis 8:14|
Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekigxis.
-
15
|Génesis 8:15|
Kaj Dio diris al Noa jene:
-
16
|Génesis 8:16|
Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13