-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Génesis 9:15|
kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon.
-
16
|Génesis 9:16|
Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.
-
17
|Génesis 9:17|
Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.
-
18
|Génesis 9:18|
Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan.
-
19
|Génesis 9:19|
Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero.
-
20
|Génesis 9:20|
Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.
-
21
|Génesis 9:21|
Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj nudigxis en sia tendo.
-
22
|Génesis 9:22|
Kaj HXam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere.
-
23
|Génesis 9:23|
Kaj SXem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis.
-
24
|Génesis 9:24|
Kaj Noa vekigxis de sia ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13