-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 7:11|
En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis.
-
12
|Génesis 7:12|
Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
-
13
|Génesis 7:13|
GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
-
14
|Génesis 7:14|
ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj.
-
15
|Génesis 7:15|
Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
-
16
|Génesis 7:16|
Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
-
17
|Génesis 7:17|
Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.
-
18
|Génesis 7:18|
Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo.
-
19
|Génesis 7:19|
Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo.
-
20
|Génesis 7:20|
Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10