-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Génesis 2:10|
Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas kvar cxefpartoj.
-
11
|Génesis 2:11|
La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon HXavila, kie estas la oro.
-
12
|Génesis 2:12|
Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la sxtono onikso.
-
13
|Génesis 2:13|
Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.
-
14
|Génesis 2:14|
Kaj la nomo de la tria rivero estas HXidekel; gxi estas tiu, kiu fluas antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.
-
15
|Génesis 2:15|
Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.
-
16
|Génesis 2:16|
Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno vi mangxu;
-
17
|Génesis 2:17|
sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.
-
18
|Génesis 2:18|
Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
-
19
|Génesis 2:19|
Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel restis gxia nomo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13