-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Génesis 2:20|
Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.
-
21
|Génesis 2:21|
Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.
-
22
|Génesis 2:22|
Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.
-
23
|Génesis 2:23|
Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas prenita.
-
24
|Génesis 2:24|
Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
-
25
|Génesis 2:25|
Kaj ili ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
-
1
|Génesis 3:1|
Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: CXu Dio diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?
-
2
|Génesis 3:2|
Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la gxardeno ni povas mangxi;
-
3
|Génesis 3:3|
sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.
-
4
|Génesis 3:4|
Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7