-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Génesis 24:19|
Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki.
-
20
|Génesis 24:20|
Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj.
-
21
|Génesis 24:21|
Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.
-
22
|Génesis 24:22|
Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
-
23
|Génesis 24:23|
Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
-
24
|Génesis 24:24|
Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor.
-
25
|Génesis 24:25|
Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton.
-
26
|Génesis 24:26|
Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo.
-
27
|Génesis 24:27|
Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
-
28
|Génesis 24:28|
Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16