-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
49
|Génesis 24:49|
Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren.
-
50
|Génesis 24:50|
Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.
-
51
|Génesis 24:51|
Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
-
52
|Génesis 24:52|
Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo.
-
53
|Génesis 24:53|
Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino.
-
54
|Génesis 24:54|
Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.
-
55
|Génesis 24:55|
Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.
-
56
|Génesis 24:56|
Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
-
57
|Génesis 24:57|
Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros.
-
58
|Génesis 24:58|
Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16