-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Génesis 25:22|
Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
-
23
|Génesis 25:23|
Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
-
24
|Génesis 25:24|
Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.
-
25
|Génesis 25:25|
Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
-
26
|Génesis 25:26|
Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.
-
27
|Génesis 25:27|
Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.
-
28
|Génesis 25:28|
Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.
-
29
|Génesis 25:29|
Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
-
30
|Génesis 25:30|
Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
-
31
|Génesis 25:31|
Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4