-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Génesis 25:32|
Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
-
33
|Génesis 25:33|
Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
-
34
|Génesis 25:34|
Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.
-
1
|Génesis 26:1|
Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, en Gerar.
-
2
|Génesis 26:2|
Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
-
3
|Génesis 26:3|
Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via patro Abraham.
-
4
|Génesis 26:4|
Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn, kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;
-
5
|Génesis 26:5|
pro tio, ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn, Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.
-
6
|Génesis 26:6|
Kaj Isaak eklogxis en Gerar.
-
7
|Génesis 26:7|
Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: SXi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi estis belaspekta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4