-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Génesis 26:28|
Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
-
29
|Génesis 26:29|
ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
-
30
|Génesis 26:30|
Kaj li faris por ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis.
-
31
|Génesis 26:31|
Kaj ili levigxis frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
-
32
|Génesis 26:32|
Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
-
33
|Génesis 26:33|
Kaj li donis al gxi la nomon SXiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-SXeba gxis hodiaux.
-
34
|Génesis 26:34|
Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la HXetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la HXetido.
-
35
|Génesis 26:35|
Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan.
-
1
|Génesis 27:1|
Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
-
2
|Génesis 27:2|
Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4