-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Génesis 29:5|
Kaj li diris al ili: CXu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni konas.
-
6
|Génesis 29:6|
Kaj li diris al ili: CXu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Rahxel venas kun la sxafoj.
-
7
|Génesis 29:7|
Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraux multe, ankoraux ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la sxafojn kaj iru, pasxtu.
-
8
|Génesis 29:8|
Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn.
-
9
|Génesis 29:9|
Dum li ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia patro, cxar sxi pasxtis ilin.
-
10
|Génesis 29:10|
Kaj kiam Jakob ekvidis Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino.
-
11
|Génesis 29:11|
Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris.
-
12
|Génesis 29:12|
Kaj Jakob diris al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka. Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro.
-
13
|Génesis 29:13|
Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.
-
14
|Génesis 29:14|
Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4