-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Génesis 29:15|
Kaj Laban diris al Jakob: CXu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
-
16
|Génesis 29:16|
Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel.
-
17
|Génesis 29:17|
La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa.
-
18
|Génesis 29:18|
Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino.
-
19
|Génesis 29:19|
Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.
-
20
|Génesis 29:20|
Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin.
-
21
|Génesis 29:21|
Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.
-
22
|Génesis 29:22|
Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
-
23
|Génesis 29:23|
Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi.
-
24
|Génesis 29:24|
Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4