-
-
Esperanto
-
-
68
|Juan 6:68|
Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo.
-
69
|Juan 6:69|
Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.
-
70
|Juan 6:70|
Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?
-
71
|Juan 6:71|
Li parolis pri Judas Iskariota, filo de Simon; cxar tiu, unu el la dek du, estis perfidonta lin.
-
1
|Juan 7:1|
Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.
-
2
|Juan 7:2|
La festo de la Judoj, nomata la festo de lauxboj, proksimigxis.
-
3
|Juan 7:3|
Liaj fratoj do diris al li:Transiru de cxi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj discxiploj ankaux vidu viajn farojn, kiujn vi faras.
-
4
|Juan 7:4|
CXar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.
-
5
|Juan 7:5|
CXar liaj fratoj mem ne kredis al li.
-
6
|Juan 7:6|
Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14