-
-
Esperanto
-
-
7
|Juan 7:7|
La mondo ne povas vin malami; sed min gxi malamas, cxar mi atestas pri gxi, ke gxiaj faroj estas malbonaj.
-
8
|Juan 7:8|
Supreniru vi al la festo; mi ankoraux ne supreniras al la festo, cxar mia tempo ankoraux ne maturigxis.
-
9
|Juan 7:9|
Dirinte tion al ili, li restis ankoraux en Galileo.
-
10
|Juan 7:10|
Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaux supreniris, ne malkasxe, sed kvazaux sekrete.
-
11
|Juan 7:11|
La Judoj do sercxis lin cxe la festo, kaj diris:Kie li estas?
-
12
|Juan 7:12|
Kaj farigxis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris:Li estas bonulo; aliaj diris:Ne, sed li erarigas la amason.
-
13
|Juan 7:13|
Tamen neniu parolis malkasxe pri li, pro timo antaux la Judoj.
-
14
|Juan 7:14|
Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
-
15
|Juan 7:15|
Kaj la Judoj miris, dirante:Kiel cxi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
-
16
|Juan 7:16|
Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14