-
-
Esperanto
-
-
37
|Juan 7:37|
En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
-
38
|Juan 7:38|
Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
-
39
|Juan 7:39|
Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.
-
40
|Juan 7:40|
Iuj do el la homamaso, auxdinte tiujn vortojn, diris:Vere cxi tiu estas la Profeto.
-
41
|Juan 7:41|
Aliaj diris:CXi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris:Tamen cxu el Galileo la Kristo venas?
-
42
|Juan 7:42|
CXu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilagxo Bet-Lehxem, kie David estis?
-
43
|Juan 7:43|
Tiel farigxis pro li malkonsento inter la homamaso.
-
44
|Juan 7:44|
Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.
-
45
|Juan 7:45|
Tiam la oficistoj revenis al la cxefpastroj kaj Fariseoj, kaj cxi tiuj diris al ili:Kial vi lin ne alkondukis?
-
46
|Juan 7:46|
Respondis la oficistoj:Ankoraux neniam tiel parolis homo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14