-
-
Esperanto
-
-
24
|Juan 10:24|
La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe.
-
25
|Juan 10:25|
Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.
-
26
|Juan 10:26|
Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj.
-
27
|Juan 10:27|
Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
-
28
|Juan 10:28|
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
-
29
|Juan 10:29|
Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.
-
30
|Juan 10:30|
Mi kaj la Patro estas unu.
-
31
|Juan 10:31|
Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin.
-
32
|Juan 10:32|
Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?
-
33
|Juan 10:33|
La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17