-
-
Esperanto
-
-
4
|Juan 10:4|
Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn, li iras antaux ili, kaj la sxafoj lin sekvas, cxar ili konas lian vocxon.
-
5
|Juan 10:5|
Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj.
-
6
|Juan 10:6|
Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.
-
7
|Juan 10:7|
Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj.
-
8
|Juan 10:8|
CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin.
-
9
|Juan 10:9|
Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon.
-
10
|Juan 10:10|
La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.
-
11
|Juan 10:11|
Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj.
-
12
|Juan 10:12|
La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;
-
13
|Juan 10:13|
li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17