-
-
Esperanto
-
-
15
|Juan 9:15|
La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
-
16
|Juan 9:16|
Unuj do el la Fariseoj diris:CXi tiu homo ne estas de Dio, cxar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
-
17
|Juan 9:17|
Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto.
-
18
|Juan 9:18|
La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antauxe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, gxis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,
-
19
|Juan 9:19|
kaj demandis ilin, dirante:CXu cxi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskigxis blinda? kiel do li nun vidas?
-
20
|Juan 9:20|
Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke cxi tiu estas nia filo, kaj ke li naskigxis blinda;
-
21
|Juan 9:21|
sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenagxon; li pri si mem parolos.
-
22
|Juan 9:22|
Tion diris la gepatroj, cxar ili timis la Judojn; cxar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
-
23
|Juan 9:23|
Tial la gepatroj diris:Li havas plenagxon, demandu lin.
-
24
|Juan 9:24|
Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17