-
-
Esperanto
-
-
44
|Juan 8:44|
Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, cxar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian proprajxon, cxar li estas mensoganto, kaj la patro de gxi.
-
45
|Juan 8:45|
Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi.
-
46
|Juan 8:46|
Kiu el vi pruvas kontraux mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?
-
47
|Juan 8:47|
Kiu estas de Dio, tiu auxskultas la vortojn de Dio; vi ne auxskultas, cxar vi ne estas el Dio.
-
48
|Juan 8:48|
La Judoj respondis kaj diris al li:CXu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?
-
49
|Juan 8:49|
Jesuo respondis:Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.
-
50
|Juan 8:50|
Sed mi ne sercxas mian gloron:estas Unu, kiu sercxas kaj jugxas.
-
51
|Juan 8:51|
Vere, vere, mi diras al vi:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.
-
52
|Juan 8:52|
La Judoj diris al li:Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras:Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.
-
53
|Juan 8:53|
CXu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17