-
-
Esperanto
-
-
54
|Juan 8:54|
Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;
-
55
|Juan 8:55|
kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.
-
56
|Juan 8:56|
Via patro Abraham gxojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.
-
57
|Juan 8:57|
Tiam la Judoj diris al li:Vi ankoraux ne estas kvindekjara, kaj cxu vi vidis Abrahamon?
-
58
|Juan 8:58|
Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.
-
59
|Juan 8:59|
Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.
-
1
|Juan 9:1|
Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskigxo.
-
2
|Juan 9:2|
Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, cxi tiu viro, aux liaj gepatroj, ke li naskigxis blinda?
-
3
|Juan 9:3|
Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
-
4
|Juan 9:4|
Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17