-
-
Esperanto
-
-
34
|Juan 8:34|
Jesuo respondis al ili:Vere, vere, mi diras al vi:CXiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.
-
35
|Juan 8:35|
Kaj la sklavo ne cxiam restas en la domo, sed la filo cxiam restas.
-
36
|Juan 8:36|
Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.
-
37
|Juan 8:37|
Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, cxar mia vorto ne progresas en vi.
-
38
|Juan 8:38|
Mi parolas tion, kion mi vidis cxe mia Patro; kaj vi ankaux faras tion, kion vi vidis cxe via patro.
-
39
|Juan 8:39|
Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.
-
40
|Juan 8:40|
Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi auxdis de Dio; tion Abraham ne faris.
-
41
|Juan 8:41|
Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li:Ni ne naskigxis per malcxasteco; unu Patron ni havas, Dion.
-
42
|Juan 8:42|
Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.
-
43
|Juan 8:43|
Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas auxdi mian vorton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17