-
-
Esperanto
-
-
25
|Juan 9:25|
Li do respondis:CXu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
-
26
|Juan 9:26|
Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
-
27
|Juan 9:27|
Li respondis al ili:Mi jxus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove gxin auxdi? cxu vi ankaux volas farigxi liaj discxiploj?
-
28
|Juan 9:28|
Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia discxiplo, sed ni estas discxiploj de Moseo.
-
29
|Juan 9:29|
Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri cxi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
-
30
|Juan 9:30|
La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindajxo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
-
31
|Juan 9:31|
Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
-
32
|Juan 9:32|
De la komenco de la mondo oni neniam auxdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskigxis blinda.
-
33
|Juan 9:33|
Se cxi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
-
34
|Juan 9:34|
Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskigxis en pekoj, kaj cxu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17