-
-
Esperanto
-
-
51
|Juan 1:51|
Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.
-
1
|Juan 2:1|
La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;
-
2
|Juan 2:2|
ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.
-
3
|Juan 2:3|
Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.
-
4
|Juan 2:4|
Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.
-
5
|Juan 2:5|
Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru.
-
6
|Juan 2:6|
Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj.
-
7
|Juan 2:7|
Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.
-
8
|Juan 2:8|
Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
-
9
|Juan 2:9|
Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8