-
-
Esperanto
-
-
20
|Juan 2:20|
La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj?
-
21
|Juan 2:21|
Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.
-
22
|Juan 2:22|
Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
-
23
|Juan 2:23|
Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.
-
24
|Juan 2:24|
Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,
-
25
|Juan 2:25|
kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.
-
1
|Juan 3:1|
Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, cxefo inter la Judoj;
-
2
|Juan 3:2|
tiu venis al li nokte, kaj diris al li:Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; cxar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li.
-
3
|Juan 3:3|
Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.
-
4
|Juan 3:4|
Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8