-
-
Esperanto
-
-
25
|Juan 3:25|
Farigxis do diskutado inter la discxiploj de Johano kaj iu Judo pri la purigxo.
-
26
|Juan 3:26|
Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li:Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj cxiuj venas al li.
-
27
|Juan 3:27|
Johano respondis kaj diris:Homo ne povas ion ricevi, se gxi ne estas donita al li el la cxielo.
-
28
|Juan 3:28|
Vi mem atestas pri mi, ke mi diris:Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaux li.
-
29
|Juan 3:29|
Kiu havas la fiancxinon, tiu estas la fiancxo; sed la amiko de la fiancxo, kiu staras kaj lin auxdas, tre gxojas pro la vocxo de la fiancxo; cxi tiu mia gxojo do plenumigxis.
-
30
|Juan 3:30|
Li devas altigxi, sed mi devas malaltigxi.
-
31
|Juan 3:31|
Kiu de supre venas, tiu estas super cxiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la cxielo, tiu estas super cxiuj.
-
32
|Juan 3:32|
Kion li vidis kaj auxdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.
-
33
|Juan 3:33|
Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.
-
34
|Juan 3:34|
CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8