-
-
Esperanto
-
-
19
|Juan 4:19|
La virino diris al li:Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
-
20
|Juan 4:20|
Niaj patroj adoradis sur cxi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
-
21
|Juan 4:21|
Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
-
22
|Juan 4:22|
Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.
-
23
|Juan 4:23|
Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laux spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj.
-
24
|Juan 4:24|
Dio estas Spirito:kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laux spirito kaj vero.
-
25
|Juan 4:25|
La virino diris al li:Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni cxion.
-
26
|Juan 4:26|
Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
-
27
|Juan 4:27|
Kaj cxe tio venis liaj discxiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris:Kion vi volas? aux:Kial vi parolas kun sxi?
-
28
|Juan 4:28|
La virino do lasis sian akvokrucxon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8