-
-
Esperanto
-
-
49
|Juan 4:49|
La kortegano diris al li:Sinjoro, malsupreniru, antaux ol mia fileto mortos.
-
50
|Juan 4:50|
Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
-
51
|Juan 4:51|
Dum li ankoraux malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante:Via filo vivas.
-
52
|Juan 4:52|
Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresanigxis. Ili respondis al li:Hieraux je la sepa horo la febro lin forlasis.
-
53
|Juan 4:53|
Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
-
54
|Juan 4:54|
CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.
-
1
|Juan 5:1|
Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
-
2
|Juan 5:2|
En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
-
3
|Juan 5:3|
En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
-
4
|Juan 5:4|
cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8