-
-
Esperanto
-
-
25
|Juan 5:25|
Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos.
-
26
|Juan 5:26|
CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon;
-
27
|Juan 5:27|
kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo.
-
28
|Juan 5:28|
Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon,
-
29
|Juan 5:29|
kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.
-
30
|Juan 5:30|
Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
-
31
|Juan 5:31|
Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera.
-
32
|Juan 5:32|
Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.
-
33
|Juan 5:33|
Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero.
-
34
|Juan 5:34|
Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8