-
-
Esperanto
-
-
35
|Juan 5:35|
Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis gxoji kelkan tempon en lia lumo.
-
36
|Juan 5:36|
Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.
-
37
|Juan 5:37|
Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon.
-
38
|Juan 5:38|
Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, cxar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.
-
39
|Juan 5:39|
Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi;
-
40
|Juan 5:40|
kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon.
-
41
|Juan 5:41|
De homoj mi ne prenas gloron.
-
42
|Juan 5:42|
Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio.
-
43
|Juan 5:43|
Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.
-
44
|Juan 5:44|
Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14