-
-
Esperanto
-
-
5
|Juan 5:5|
Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
-
6
|Juan 5:6|
Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana?
-
7
|Juan 5:7|
La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi.
-
8
|Juan 5:8|
Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.
-
9
|Juan 5:9|
Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
-
10
|Juan 5:10|
La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
-
11
|Juan 5:11|
Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru.
-
12
|Juan 5:12|
Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru?
-
13
|Juan 5:13|
Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.
-
14
|Juan 5:14|
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8