-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 25:11|
Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj.
-
12
|Levítico 25:12|
CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.
-
13
|Levítico 25:13|
En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo.
-
14
|Levítico 25:14|
Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian.
-
15
|Levítico 25:15|
Laux la kalkulo de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi.
-
16
|Levítico 25:16|
Laux la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi.
-
17
|Levítico 25:17|
Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
18
|Levítico 25:18|
Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere.
-
19
|Levítico 25:19|
Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi logxos sur gxi sendangxere.
-
20
|Levítico 25:20|
Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40