-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 25:31|
La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras.
-
32
|Levítico 25:32|
Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de reacxeto.
-
33
|Levítico 25:33|
Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la Izraelidoj.
-
34
|Levítico 25:34|
Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.
-
35
|Levítico 25:35|
Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi, tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu kun vi.
-
36
|Levítico 25:36|
Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.
-
37
|Levítico 25:37|
Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li mangxajxon, ne postulu gxian pligrandigon.
-
38
|Levítico 25:38|
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.
-
39
|Levítico 25:39|
Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava;
-
40
|Levítico 25:40|
kiel dungito, kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu cxe vi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40