-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Levítico 25:41|
kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj patroj.
-
42
|Levítico 25:42|
CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn.
-
43
|Levítico 25:43|
Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion.
-
44
|Levítico 25:44|
Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon.
-
45
|Levítico 25:45|
Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo.
-
46
|Levítico 25:46|
Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.
-
47
|Levítico 25:47|
Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo:
-
48
|Levítico 25:48|
post la vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu lin.
-
49
|Levítico 25:49|
Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia stato suficxos, li mem sin elacxetos.
-
50
|Levítico 25:50|
Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3