-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 25:21|
Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj.
-
22
|Levítico 25:22|
Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi mangxos malnovajn.
-
23
|Levítico 25:23|
Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi.
-
24
|Levítico 25:24|
Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.
-
25
|Levítico 25:25|
Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato.
-
26
|Levítico 25:26|
Kaj se iu ne trovos por si reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reacxeti,
-
27
|Levítico 25:27|
tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado.
-
28
|Levítico 25:28|
Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.
-
29
|Levítico 25:29|
Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla.
-
30
|Levítico 25:30|
Sed se gxi ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11