-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Levítico 19:5|
Kaj kiam vi bucxos pacoferon al la Eternulo, bucxu gxin, por akiri placxon.
-
6
|Levítico 19:6|
En la tago de la oferado gxi estu mangxata kaj en la morgauxa tago; sed tion, kio restis gxis la tria tago, oni forbruligu per fajro.
-
7
|Levítico 19:7|
Sed se oni gxin mangxos en la tria tago, gxi estos abomenajxo, gxi ne placxos.
-
8
|Levítico 19:8|
Kaj gxia mangxinto portos sur si sian malbonagon, cxar li malhonoris la sanktajxon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermigxos el sia popolo.
-
9
|Levítico 19:9|
Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.
-
10
|Levítico 19:10|
Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo restigu ilin:Mi estas la Eternulo, via Dio.
-
11
|Levítico 19:11|
Ne sxtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
-
12
|Levítico 19:12|
Kaj ne jxuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.
-
13
|Levítico 19:13|
Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu cxe vi gxis mateno.
-
14
|Levítico 19:14|
Ne malbenu surdulon, kaj antaux blindulo ne kusxigu falilon; timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19