-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 4:31|
Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
-
32
|Levítico 4:32|
Se sxafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.
-
33
|Levítico 4:33|
Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj bucxu gxin kiel propekan oferon sur la loko, kie oni bucxas bruloferon.
-
34
|Levítico 4:34|
Kaj la pastro prenos per sia fingro iom el la sango de la propeka ofero kaj metos gxin sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj gxian tutan ceteran sangon li elversxos cxe la bazo de la altaro.
-
35
|Levítico 4:35|
Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la sxafo el la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
-
1
|Levítico 5:1|
Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
-
2
|Levítico 5:2|
aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;
-
3
|Levítico 5:3|
aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;
-
4
|Levítico 5:4|
aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:
-
5
|Levítico 5:5|
se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16