-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 15:11|
Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason.
-
12
|Marcos 15:12|
Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili:Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj?
-
13
|Marcos 15:13|
Kaj ili denove ekkriis:Krucumu lin.
-
14
|Marcos 15:14|
Kaj Pilato diris al ili:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis:Krucumu lin.
-
15
|Marcos 15:15|
Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.
-
16
|Marcos 15:16|
Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton.
-
17
|Marcos 15:17|
Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li;
-
18
|Marcos 15:18|
kaj ili komencis aklami lin:Saluton, Regxo de la Judoj!
-
19
|Marcos 15:19|
Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li.
-
20
|Marcos 15:20|
Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 4-7