-
-
Esperanto
-
-
31
|Marcos 15:31|
Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris:Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
-
32
|Marcos 15:32|
La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.
-
33
|Marcos 15:33|
Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo.
-
34
|Marcos 15:34|
Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?
-
35
|Marcos 15:35|
Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris:Jen li vokas Elijan.
-
36
|Marcos 15:36|
Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante:Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin.
-
37
|Marcos 15:37|
Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.
-
38
|Marcos 15:38|
Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre.
-
39
|Marcos 15:39|
Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio.
-
40
|Marcos 15:40|
Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3