-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 4:11|
Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;
-
12
|Marcos 4:12|
por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.
-
13
|Marcos 4:13|
Kaj li diris al ili:CXu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn?
-
14
|Marcos 4:14|
La semisto semas la vorton.
-
15
|Marcos 4:15|
Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili auxdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan.
-
16
|Marcos 4:16|
Kaj tiel same jen la semitaj cxe la sxtonaj lokoj:ili auxdas la vorton, kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;
-
17
|Marcos 4:17|
kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas.
-
18
|Marcos 4:18|
Kaj jen la semitaj cxe la dornoj:tiuj, kiuj auxdis la vorton;
-
19
|Marcos 4:19|
sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta.
-
20
|Marcos 4:20|
Kaj jen la semitaj cxe la bona tero:tiuj, kiuj auxdas la vorton kaj akceptas gxin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19