-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 4:21|
Kaj li diris al ili:CXu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo?
-
22
|Marcos 4:22|
CXar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita.
-
23
|Marcos 4:23|
Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
-
24
|Marcos 4:24|
Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.
-
25
|Marcos 4:25|
CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.
-
26
|Marcos 4:26|
Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,
-
27
|Marcos 4:27|
kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
-
28
|Marcos 4:28|
Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
-
29
|Marcos 4:29|
Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.
-
30
|Marcos 4:30|
Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3