-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 11:11|
Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li.
-
12
|Mateo 11:12|
Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin.
-
13
|Mateo 11:13|
CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano.
-
14
|Mateo 11:14|
Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
-
15
|Mateo 11:15|
Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.
-
16
|Mateo 11:16|
Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
-
17
|Mateo 11:17|
dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
-
18
|Mateo 11:18|
CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon.
-
19
|Mateo 11:19|
La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.
-
20
|Mateo 11:20|
Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16