-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 11:21|
Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.
-
22
|Mateo 11:22|
Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi.
-
23
|Mateo 11:23|
Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.
-
24
|Mateo 11:24|
Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.
-
25
|Mateo 11:25|
En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;
-
26
|Mateo 11:26|
jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi.
-
27
|Mateo 11:27|
CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
-
28
|Mateo 11:28|
Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos.
-
29
|Mateo 11:29|
Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj.
-
30
|Mateo 11:30|
CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16