-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 12:21|
Kaj al lia nomo esperos la nacioj.
-
22
|Mateo 12:22|
Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis.
-
23
|Mateo 12:23|
Kaj miris cxiuj homamasoj, kaj diris:CXu cxi tiu estas la filo de David?
-
24
|Mateo 12:24|
Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
-
25
|Mateo 12:25|
Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili:CXiu regno dividita kontraux si dezertigxas, kaj cxiu urbo aux domo dividita kontraux si ne starados;
-
26
|Mateo 12:26|
kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?
-
27
|Mateo 12:27|
Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj.
-
28
|Mateo 12:28|
Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
-
29
|Mateo 12:29|
Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
-
30
|Mateo 12:30|
Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16