-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Mateo 12:41|
Viroj Nineveanoj staros en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.
-
42
|Mateo 12:42|
La regxino de la sudo levigxos en la jugxado kun cxi tiu generacio, kaj kondamnos gxin; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas cxi tie.
-
43
|Mateo 12:43|
Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.
-
44
|Mateo 12:44|
Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.
-
45
|Mateo 12:45|
Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.
-
46
|Mateo 12:46|
Dum li ankoraux parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li.
-
47
|Mateo 12:47|
Kaj iu diris al li:Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, dezirantaj paroli kun vi.
-
48
|Mateo 12:48|
Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
-
49
|Mateo 12:49|
Kaj etendinte la manon al siaj discxiploj, li diris:Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
-
50
|Mateo 12:50|
CXar kiu ajn faros la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5