-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 14:11|
Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.
-
12
|Mateo 14:12|
Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
-
13
|Mateo 14:13|
Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
-
14
|Mateo 14:14|
Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
-
15
|Mateo 14:15|
Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
-
16
|Mateo 14:16|
Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.
-
17
|Mateo 14:17|
Kaj ili diris al li:Ni nenion havas cxi tie, krom kvin panoj kaj du fisxoj.
-
18
|Mateo 14:18|
Kaj li diris:Alportu ilin cxi tien al mi.
-
19
|Mateo 14:19|
Kaj li ordonis al la homamasoj sidigxi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
-
20
|Mateo 14:20|
Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8