-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 14:21|
Kaj la mangxantoj estis cxirkaux kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
-
22
|Mateo 14:22|
Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.
-
23
|Mateo 14:23|
Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.
-
24
|Mateo 14:24|
Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.
-
25
|Mateo 14:25|
Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
-
26
|Mateo 14:26|
Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
-
27
|Mateo 14:27|
Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
-
28
|Mateo 14:28|
Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
-
29
|Mateo 14:29|
Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
-
30
|Mateo 14:30|
Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8