-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 15:21|
Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.
-
22
|Mateo 15:22|
Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono.
-
23
|Mateo 15:23|
Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.
-
24
|Mateo 15:24|
Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael.
-
25
|Mateo 15:25|
Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.
-
26
|Mateo 15:26|
Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.
-
27
|Mateo 15:27|
Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
-
28
|Mateo 15:28|
Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.
-
29
|Mateo 15:29|
Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.
-
30
|Mateo 15:30|
Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7