-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Mateo 15:31|
tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
-
32
|Mateo 15:32|
Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.
-
33
|Mateo 15:33|
Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj?
-
34
|Mateo 15:34|
Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn.
-
35
|Mateo 15:35|
Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero;
-
36
|Mateo 15:36|
kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
-
37
|Mateo 15:37|
Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
-
38
|Mateo 15:38|
Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
-
39
|Mateo 15:39|
Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16