-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 5:11|
Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
-
12
|Mateo 5:12|
GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
-
13
|Mateo 5:13|
Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.
-
14
|Mateo 5:14|
Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kasxita.
-
15
|Mateo 5:15|
Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
-
16
|Mateo 5:16|
Tiel same via lumo lumu antaux homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la cxielo.
-
17
|Mateo 5:17|
Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
-
18
|Mateo 5:18|
Vere mi diras al vi:GXis la cxielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la legxo, gxis cxio plenumigxos.
-
19
|Mateo 5:19|
Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.
-
20
|Mateo 5:20|
CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16