-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Mateo 5:31|
Estas ankaux dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan leteron;
-
32
|Mateo 5:32|
sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.
-
33
|Mateo 5:33|
Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
-
34
|Mateo 5:34|
sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
-
35
|Mateo 5:35|
nek per la tero, cxar gxi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, cxar gxi estas urbo de la granda Regxo.
-
36
|Mateo 5:36|
Nek jxuru per via kapo, cxar vi ne povas fari ecx unu haron blanka aux nigra.
-
37
|Mateo 5:37|
Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.
-
38
|Mateo 5:38|
Vi auxdis, ke estas dirite:Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
-
39
|Mateo 5:39|
sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
-
40
|Mateo 5:40|
Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7